2007/08/03

Reveno de Gxangalo


Mi ĵus ricevis agrablan retmesaĝon, el ret-info, por ĉiuj ni esperantistoj. Legu ĝin sube!

---------------------------------------------------------

ret-info: Ĝangalo revenas! - kun Marcos Zlóv
Reveno de Ĝangalo

Ni havas la plezuron informi vin, ke Ĝangalo revenos en la
monato aŭgusto.

Intervjuon kun la nova administranto de Ĝangalo, Marcos Zlóv, vi
povos legi en la portalo mem ekde la 15-a de aŭgusto 2007.

Ĝangalo estos oficiale relanĉita en septembro kun rearanĝo de
kelkaj kanaloj.

La portalo, kiu gastis ĉe usona servilo, gastiĝos ĉe propra servilo
en Brazilo mem kaj restos sub flegado de teknikistoj dum la venontaj
tagoj, por ke la perdo de informoj ĉe la translokiĝo estu kiel eble
plej malmulta. Ĝangalo estos estrata de oficiala NRO nun kreata.

Pliajn informojn vi legos en la intervjuo mem.

La teamo
de Portalo Ĝangalo

el [NSir] - 539

-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu

Nenhum comentário: