2007/08/14

Esperanto-literaturo en la Reto

Saluton al ĉiuj vi, literaturamantoj!


En la tuta reto troveblas tre bona esperanto-literaturo. Pro tio mi decidis publikigi ĉi tie belan poemon orginale en la internacia lingvo, kun ligilo por aŭskulti ĝin per la voĉo de Arono, parolisto el Radio Verda, Vankuvero, Kanado.



Al kavaliroj de la paco

de Julio BAGHY



Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,
kun kora soleno salutas mi vin!
Superombru vin transtera graco
en nobla labor' de komenco ĝis fin'!
Vana preĝo de l' senpatraj buŝoj,
vidvina funebro, patrina dolor',
muta veo el sub tombaj pluŝoj
de fratoj murditaj nun ŝvebas al kor'...
Ho, aŭskultu la martiran psalmon!
Tre orfe ĝi ploras en bruo de l' mond'.
Ĝi inspiru vin por planti palmon
de l' paco tutmonda kaj bela estont'!

Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,
jam nun fantomadas la nova milit':
antaŭ pacaj sojloj la minaco
jen skuas la pugnojn kun venĝo kaj spit'.
Por kanonoj la patrinoj naskas
kaj oni edukas la filojn por mort',
nun ankoraŭ la malic' sin maskas,
sed baldaŭ la vivon sufokos perfort'.
Monstraj manoj kirlas la vivmaron,
preparas abismojn sub la ondokrest';
fora fulm' avertas la Homaron
pri nova tajfuno, pri sanga tempest'.

Kavaliroj de l' Tutmonda Paco, '
kirasu la koron per firma konkord'!
De l' kabana budo ĝis palaco
per agoj homamaj prediku pri l' ord'!
La cikatrojn de l' militaj vundoj
kuracu per brava kaj nobla sinten',
vian ligon en la koraj fundoj
sigelu konsento kun frata manprem'!
Via celo estu -- festpreparo,
ne por la moment', sed por longa jarcent'.
kiam vin benante la Homaro
festenos la Pacon en Nova Sent'.


Fonto: Esperanto-literaturo en la Reto

Por aŭskulti la poemo, iru al RV089.

Um comentário:

Razeno disse...

Estimta,
Saluton el Nepalo. Mi hazarde venis al via pagxo. Estas mirinda trezoro de Espernto-verkajxo. Gratulon al vi.

Mi komencis eldoni retan gazeton pri/per/por Azio.Gxi nomigxas "Azionia" kaj trovigxas cxe http://azionia.blogspot.com. Sed tre bedauxrinde, mi ne sukcesis kolekti suficxe da originalaj artikoloj kaj mi ofte prenas ilin de aliaj libroj/retpagxoj. Mi anticipas vian helpon.

Krome mi havas personan esperanto-blogon: http://razeno.blogspot.com