2008/01/31

Fajro kuracas


El Interlingvistika Revuo - Januaro 2008


Du poemoj de Eŭgenio Miĥalskij2


FAJRO KURACAS

Ignis sanat


Antaŭen kaj antaŭen ! Al novaj idealoj !

Al nova viv-konstruo ! Al nova viv-rimed’ !

Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj !

Ni ne kompatu, premu la florojn sur la bed’ !


La mondo estas koto. Ni koton abomenas.

Ni volas ĝin forigi per nekutima fort’.

Ni, mondon amegante, ĝin tamen ĉiel penas

Fordoni al la brakoj kaj spiro de la mort’.


En sang’ naskiĝos Amo. El fajr’ aperos Vero.

Kaj Belo ekradios el post densega fum’.

Post neniig’ disfloros denove tuta tero.

Post longa prema nokto ekbrilos fine Lum’.


Antaŭen ni, kuraĝe ! Al novaj idealoj !

Al novaj vivrimedoj ! Al nova viv-konstru’ !

Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj,

Ĉar nia savo estas en plena viv-detru’.


(MIĤALSKIJ, Eŭgeno. El: Fajro kuracas. Sakarov: Eldonejo Ekrelo, 1917.)


DANCO DE SKELETOJ


Skeletoj, skeletoj ĉirkaŭe. Mi volas forkuri, ne povas.

Skeletoj dentklakas, grimacas kaj en la dancado sin movas.

Jen ili jam estas proksime kaj manojn ostecajn eltiras

Kaj volas min kapti en brakojn, - mortecan malvarmon elspiras.


Skeletoj alpaŝas senĉese - Skeletoj ridetas rikane...

Mi falas silente genuen, mi provas forkuri, sed vane !

Mi rampas, sed estas malfrue. Min kaptas kaj premas teruro,

Skeletoj dancante alpaŝas, aŭdiĝas obtuza murmuro...


"Ha, jen Vi ! Vi volas Vin savi de nia kares’, ĉirkaŭpreno ?!

Sed ni Vin ekamis - deziras - kaj Ni ja al ni apartenos.

Ni montros al Vi novan mondon - ni donos al Vi la Potencon,

Esencon de l’Scio senfina - nur lasu la vivon sensencan ;


Nin sekvu en mondon posttomban - en mondon de solaj spiritoj...

Decidu, Vi hom’ ! - Ni atendas. Kaj sekvu nin tuj senhezite.


"Ne, ne ! Mi ne volas, foriru ! Deziras mi vivi ankoraŭ.

Mi amas la vivon kun ĝia sufero kaj akra doloro.


Se estos mi eĉ malfeliĉa - se premos min la efektivo.

Mi restos ĉi tie sur tero ; - ne lasos mi kampon de l’Vivo.

Eĉ malgraŭ kruelaj ekbatoj de la Realeco sensenta,

Eĉ malgraŭ solec’ de l’animo kaj malgraŭ de l’mensa turmento."

---------------------------------------------------------------------

Skeletoj ekhaltis momente en sia senĉesa almovo.

Sed tuje jam grincas, rikanas kaj dancas, dancadas denove.


(MIĤALSKIJ, Eŭgeno. El: Kantoj de l’Amo kaj Sopiro: poemoj de la naiva juno. Eldonejo N.Ŝapiro:

Varsovio, 1934.)

2008/01/20

Himno de Esperanto

La Espero


L. L. Zamenhof


En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.



Hymne Esperanto

Esperanto Anthem


Tradução para o português:

A Esperança


Ao mundo chegou um novo sentimento

Através do mundo corre um forte apelo;

Nas asas de um vento propício

Voe ele agora de um lugar a outro.

Não é ao gládio sedento de sangue

Que ele arrasta a família humana:

Ao mundo eternamente em guerra

Ele promete sagrada harmonia.


Sob o sagrado signo da esperança

Agrupam-se pacíficos guerreiros

E rapidamente o negócio cresce

Pelo trabalho daqueles que esperam.


Fortemente erguem-se muros milenares

Entre os povos divididos;

Mas as obstinadas barreiras ruirão,

Arrasadas pelo sagrado amor.


Sobre um fundamento lingüístico neutro,

Compreendendo-se uns aos outros,

Os povos farão em consenso

Um grande círculo familiar.


Nosso diligente grupo de colegas

Num trabalho pacífico não se cansarão,

Até que o belo sonho da humanidade

Para uma eterna bênção se torne efetivo.



Outra alternativa para se ouvir este hino é no ipernity.


2008/01/19

Marborda Galopo

Teksto kaj muziko de Tarcísio LIMA

La kanto estas omaĝo al la 87-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Fortaleza (urbo de Tarcísio), Brazilo en 2002. --- Ricardo Dias Almeida 24/04/2007 18:27

En la brazila nordoriento tre abundas la arto de la popularaj trubaduroj, foir-bardoj, tre lertaj kaj spritaj, nomataj “repentistaj” (kantimprovizistoj), kiuj kantas ĝenerale duete, akompanante sin per speciala gitaro, “viola nordestina” 10- aŭ 12-korda instrumento de tre karakteriza tonado, dum poezia defio, lirikbatalo, en kiu ĉiu volas per-verse forbati la alian, nepre improvize, pri temoj plejofte proponataj de iu el la aŭdantaro de iliaj prezentoj “kantumaĵoj”. Dum tiuj vervaj interfrapiĝoj ili sin esprimas per multspeca stilaro, el kiu la “Galope à Beira-Mar” (Galopo ĉeborde de la maro) estas la plej malfacila. Ĝi konsistas je dek-versaj strofoj kun dekunu-silabaj versoj, nepre akcentaj la dua, kvina, oka kaj dekunua silaboj, rigore sub la rimoskemo ADE-BC-FGJ-HI, kun FGJ fiksita je “-ar’“, en maniero, ke la lasta verso finiĝu per vorto/esprimo “(... galopo ... bordo ...) mar’. --- Verkita de Tarcísio LIMA en la libreto de la disko Verstelaj Brazilaĵoj.

Teksto

Inviton per rimoj ni kantas gitare,
flugante sur versoj al samideanoj,
najbaraj popoloj kaj foraj landanoj,
per voĉo kantanta sincere kaj klare
kaj kor’ kiu vibras eksterordinare.
Al ili ni vokas: ĉi-tien, fratar’,
por montri la mondon, ke la lingvo-bar’,
venkite forfuĝis jam de Esperanto,
lau versoj kantataj de l’ prava kantanto,
kantanta galopon ĉe l’ bordo de l’ mar’.

Ni kantas invite la esperantistojn
ĉi-tien, por la okdeksepa kongreso;
en jar’ dumildua, en plena sukceso,
ni ĝuu la artojn, ni ĝuu l’ artistojn
kaj la instruantojn, poetojn, lingvistojn,
uzantojn de lingvo, ne simple de var’!
La internacia esperantistar’
bonvolu akcepti ĉi nian inviton:
ni kune de l’ paco refaru la riton,
kantante galope, ĉe l’ bordo de l’ mar’.

Al temo kongresa (jen ĝi: “Esperanto:
faktor’ de moderna civilizaci’“)
fiere invitas ni ĉiujn el vi –
fiere sed milde, sen ĝeno, sen vanto!
Favoras al versoj, favoras al kanto,
la lingva trezor’ de l’ genia Lazar’,
la maroj, la lando de Majstr’ Alenkar’,
la verda ĉeesto de Paul’ Amorim’ —
riĉeco je homoj, graveco kaj rim’
en nia galopo, ĉe l’ bordo de l’ mar’.

Sub nia Brazila Esperanto-Ligo
kaj sub Cearaa Esperant’-Asocio;
sub via bontrov’, sub la benoj de Dio,
nin ĉiujn kortuŝas ĉi via venigo
far ni, cearae, laŭ briza kantigo
de nia deziro vin vidi, fratar’,
sub hela lumbril’ de Sudkruca Stelar’,
sub varma, lumarda sun’ de Ceara’
membraron de BEL, CEA kaj UEA,
kantanta galope ĉe l’ bordo de l’ mar’.




2008/01/16

O Mundo em Guerra: História em Canção

O Mundo em Guerra: História em Canção

La Mondo Militanta: Historio per Kanzono (portugallingve)

Troviĝas tie la originala versio de la kanto En la Fronto de Gandesa, el la Hispana Civila Milito.

2008/01/12

La kortuŝanta muziko de Kaj Tiel Plu

Kaj Tiel Plu estas kataluna grupo kiu fakiĝis pri muzikoj tradiciaj, popolaj, mezepokaj kaj folkloraj, ĉiuj tradukitaj al esperanto. Mi invitas miajn samideanojn por kortuŝiĝi per la romantika etoso ilia. La grupo aŭskulteblas ĉe MySpace kaj sekvas kelkaj muziktekstoj por oni facile akompani.

Anda Ĥaleo

Mi grimpis sur verdan pinon
por klopodi ŝin rigardi.
Kaj vidis nur polvonubon
de l' aŭto kiu ŝin portadis.

Anda ĥaleo, ĥaleo!
Jam la tumulto finiĝis
iras ni al pafadego.

Mi grimpis sur verdan pinon
por vidi ĉu Franko venis.
Kaj vidis nur blendotrajnon
kiu bone pafadegis.

Anda ĥaleo, ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Franko formalaperos!

Mi veturis blendotrajne
voje al Andaluzio
ĝin vidis Kejpo de Ljano
kaj ekforfuĝis pro tio.

Anda ĥaleo, ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Kejpo formalaperos!

Tra nordaj teroj de Burgos
estas Mola en ribelo.
Ni vidos lin forkuranta
kiam blendotrajno venos.

Anda ĥaleo, ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Mola formalaperos!

--------------------------------

Malfermu Belulino

Malfermu belulino, baldaŭas matenruĝ’
-Al vi mi ne malfermos ho bela amat’
-Al vi mi ne malfermos ho bela amat’

Preĝadas mia patro li aŭdos nin
Estingu al li la lumon, tuj dormos li
estingu al li la lumon, ekkuŝos li

Kudradas la patrino, ŝi aŭdos nin
Ekkaŝu la kudrilon, tuj dormos ŝi
Ekkaŝu la kudrilon, ekkuŝos ŝi

-----------------------------------------------

Adiaŭ Birdeto Mia

Kanton galantan mi kantos
Aŭdu pri ĉi afer’
Temas pri iu knabino
De l’ muelist’ filin’

Refreno:

Adiaŭ birdeto mia
Mi ne forgesos vin

Ofte ŝi traktas vendiston,
Estas por ŝi plezur’
La patro ŝin admonis:
“Ne alparolu lin”

Refreno

Ha, mia patro aŭskultu
Penos vi sen sukces’
Se mi ne povas dumtage
Nokte renkontos lin

Refreno

Mi lasos vin sen heredo
Mia plejaĝulin’
Do mi kunportos la rajtojn
Rajtojn de la patrin’

Refreno

Iros mi al Barcelono
Servi al kavalir’
Kaj se l’servad’ min enuas
Iros mi al Franci’

Refreno

-------------------------------------------------

En la Fronto de Gandesa

(Popolkanto el Hispana Civila Milito)

Se vi volas skribi min
ne hezitu pri l’adreso
en la fronto de Gandesa
avantgarda paflineo

Se vi volas manĝi pli
por la fuĝ’ havi energion
en la fronto de Gandesa
havas vi restoracion

Ĉe la pordo de l’manĝejo
estas maŭro Mohamed’
- Kion vi deziras manĝi?
Li demandas kun ridet’

L’unuan pladon portos tuj
li kun kugloj kaj grenadoj
kaj la duan kun mitralo
ne forgesu la menuon

---------------------------------------------------
Noto: Tiu ĉi lasta kanzono, "En la fronto de Gandesa", estas popolkanto de nekonata aŭtoro kiun estas kreita kaj kantita dum la epoko de la Hispana Enlanda Milito. Gandesa estas urbo ĉe la Rivero Ebro kie okazis la plej grava batalo de tiu milito, la Batalo de la Ebro. La originala versio nomiĝas “En el frente de Gandesa.”

Kaj Tiel Plu ankaŭ troviĝas ĉe MusicExpress: Esperanto kaj Português.


2008/01/07

Jen: balado pri malsameco

La Porkoj kantas ĉarman baladon pri malsameco. Ĝi aŭdeblas ĉe MusicExpress.

La teksto de la kanzono sekvas ĉi-sube:

Jen

Verkis Alejandro Cossavella.

Kantas La Porkoj.

Kantas Strika Tango.


Teksto:

Jen la suno, jen la luno:
Jen du malsamaj astroj.

Jen vikingo, jen urbano:
Jen la plej malsamaj homoj

Refreno (2-foje)
Jen vi kaj mi>
Akvo kaj oleo

Jen mandrilo, jen ŝakalo:
Jen du malsamaj bestoj

Jen kastelo, jen igluo:
Jen la plej malsamaj domoj

Refreno (2-foje)

Jen pomsuko, jen veneno:
Jen malsamaj trinkaĵoj

Refreno


2008/01/02

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

La nuna Prezidanto de UEA, Drº Probal Dashgupta, salutas la esperantistaron okaze de novjaraj festoj.
Por legi lian mesaĝon, klaku ĉi tie

Alia paĝo pri grava temo alireblas ĉi tie.