2008/01/31

Fajro kuracas


El Interlingvistika Revuo - Januaro 2008


Du poemoj de Eŭgenio Miĥalskij2


FAJRO KURACAS

Ignis sanat


Antaŭen kaj antaŭen ! Al novaj idealoj !

Al nova viv-konstruo ! Al nova viv-rimed’ !

Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj !

Ni ne kompatu, premu la florojn sur la bed’ !


La mondo estas koto. Ni koton abomenas.

Ni volas ĝin forigi per nekutima fort’.

Ni, mondon amegante, ĝin tamen ĉiel penas

Fordoni al la brakoj kaj spiro de la mort’.


En sang’ naskiĝos Amo. El fajr’ aperos Vero.

Kaj Belo ekradios el post densega fum’.

Post neniig’ disfloros denove tuta tero.

Post longa prema nokto ekbrilos fine Lum’.


Antaŭen ni, kuraĝe ! Al novaj idealoj !

Al novaj vivrimedoj ! Al nova viv-konstru’ !

Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj,

Ĉar nia savo estas en plena viv-detru’.


(MIĤALSKIJ, Eŭgeno. El: Fajro kuracas. Sakarov: Eldonejo Ekrelo, 1917.)


DANCO DE SKELETOJ


Skeletoj, skeletoj ĉirkaŭe. Mi volas forkuri, ne povas.

Skeletoj dentklakas, grimacas kaj en la dancado sin movas.

Jen ili jam estas proksime kaj manojn ostecajn eltiras

Kaj volas min kapti en brakojn, - mortecan malvarmon elspiras.


Skeletoj alpaŝas senĉese - Skeletoj ridetas rikane...

Mi falas silente genuen, mi provas forkuri, sed vane !

Mi rampas, sed estas malfrue. Min kaptas kaj premas teruro,

Skeletoj dancante alpaŝas, aŭdiĝas obtuza murmuro...


"Ha, jen Vi ! Vi volas Vin savi de nia kares’, ĉirkaŭpreno ?!

Sed ni Vin ekamis - deziras - kaj Ni ja al ni apartenos.

Ni montros al Vi novan mondon - ni donos al Vi la Potencon,

Esencon de l’Scio senfina - nur lasu la vivon sensencan ;


Nin sekvu en mondon posttomban - en mondon de solaj spiritoj...

Decidu, Vi hom’ ! - Ni atendas. Kaj sekvu nin tuj senhezite.


"Ne, ne ! Mi ne volas, foriru ! Deziras mi vivi ankoraŭ.

Mi amas la vivon kun ĝia sufero kaj akra doloro.


Se estos mi eĉ malfeliĉa - se premos min la efektivo.

Mi restos ĉi tie sur tero ; - ne lasos mi kampon de l’Vivo.

Eĉ malgraŭ kruelaj ekbatoj de la Realeco sensenta,

Eĉ malgraŭ solec’ de l’animo kaj malgraŭ de l’mensa turmento."

---------------------------------------------------------------------

Skeletoj ekhaltis momente en sia senĉesa almovo.

Sed tuje jam grincas, rikanas kaj dancas, dancadas denove.


(MIĤALSKIJ, Eŭgeno. El: Kantoj de l’Amo kaj Sopiro: poemoj de la naiva juno. Eldonejo N.Ŝapiro:

Varsovio, 1934.)

Nenhum comentário: