2008/06/01

Pro kio...

Pro kio mi estu afabla
kaj kial mi penu rideti,
ĉe l' koro la manon surmeti
kaj diri, ke ĉio — agrabla?

Se l' kor' pro indigno sangbolas,
do kial sen fin' hipokriti?
Disŝiri la Decon kaj spiti,
kaj esti malbona mi volas.

(Nikolajs Kurzens)

Fonto: Poemoj de N. KURZENS

Nenhum comentário: