2008/02/04

La politika analfabeto

LA POLITIKA ANALFABETO

La plej malbona analfabeto estas la politika analfabeto.
Li nek aŭdas nek parolas nek partoprenas la politikajn
okazaĵojn. Li ne scias ke la viv-kostoj, la prezo de
la fazeolo, de la fiŝo, de la faruno, de la lu-domoj,
de la ŝuoj kaj de la kuraciloj dependas de politikaj
decidoj.

La politika analfabeto estas tiel stulta ke li fieriĝas
kaj ŝvelas la bruston kaj diras ke li malamas la
politikon. Ne scias la stultulo ke el lia politika
nescio naskiĝas la prostitut(in)o , la forlasita infano,
la ŝtelistoj kaj la plej malbona el ĉiuj ŝtelistoj,
kia estas la trompista, fripona kaj korupta politikisto
kaj lakeo de la nacia kaj multnaciaj entreprenoj.

Bertholt Brecht


Nenhum comentário: